中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La malheroo estas esperantisto
2010-11-18

 

    La usona reĝisoro Marta Masferrer kreis 15-minutan filmon, en kiu konstruitaj lingvoj havas gravan rolon - kaj la ĉefa aĉulo estas esperantisto. Spite tion, ŝi esperas, ke esperantistoj finance subtenos la projekton, por ke la filmo povu esti distribuata libere, kaj kun esperantlingvaj subtekstoj. Por tiu celo estas kolektata mono, kaj ĝis la fino de novembro necesos atingi la celon de 2.800 usonaj dolaroj. Jam 66 subtenantoj donacis preskaŭ du milojn, sed por ke la projekto realiĝu, necesas, ke dum la venontaj du semajnoj enfluu ankoraŭ sesdek dolaroj tage. Libera Folio intervjuis la reĝisoron por kompreni, kial ŝi kredas, ke esperantistoj volos helpi.

 

    Libera Folio: Pri kio temas la filmo?

 

    Marta Masferrer: CONLANG rakontas pri Carl Tadesco, 26-jara senlabora entuziasmulo pri planlingvoj kiu kunvenigas planlingvemulojn en la kelo de la domo de sia avino. Kvankam Carl ne havas problemon krei novan lingvon, li havas malfacilaĵojn trovi la ĝustajn vortojn por esprimi siajn sentojn al Libby, sia sekreta amatino.

 

    Iutage, Carl havas ŝancon prezidantiĝi ĉe la Planlingva Societo, klubo de homoj kiuj kunvenadas pro sia komuna pasio inventi lingvojn. Precize kiam ili pretas doni al li la prezidantan pinglon, Carl estas defiata de sia ĉefmalamiko Kip, kiu intencas deklari ke Esperanto estu la oficiala lingvo de la klubo. Tra diversaj lingvistikaj defioj, Carl devas venki por povi disvastigi sian propran planlingvon, la uskanivan, kaj fine gajni la koron de Libby.

 

    Kiu havis la ideon krei filmon pri planlingvoj kaj kial?

 

    Baldvin Kari, la verkinto de la scenaro, eksciis pri la mondo de planlingvoj de Kari Emil Helgason, la kreinto de la uskaniva. Fascinita de la subkulturo de planlingvistoj, kaj de la ideo provi esprimi oniajn sentojn per planlingvo al tiu kiun oni amas, Baldvin verkis la scenaron dum li studis en kurso por magistriĝo pri kinarto ĉe la universitato Columbia. Tie ni renkontiĝis. Mi enamiĝis al la unika mondo kiun Baldvin kreis en CONLANG, kaj mi proponis mian vizion pri la filmo al li. Kun Baldvin kiel produktisto, CONLANG estis filmita en Nov-Ĵerzio, Usono, kaj havis sian premieron ĉe la Bostona Sciencfikcia Filmfestivalo, kie ĝi gajnis honoran mencion. Ekde tiam, ĝi estis montrita ĉe multaj filmfestivaloj kaj konferencoj tra Usono kaj antaŭ nelonge gajnis la premion "Plej bona mallonga rakonta filmo" ĉe Sidewalk Moving Image Film Festival en Birmingham, Usono.

 

    Kian rolon ludas Esperanto en la filmo?

 

    Ĉiu rakonto bezonas malheroon por kontraŭi la heroon - ilia batalo kreas la dramon. Esplorante por la filmo kaj parolante kun dediĉitaj planlingvistoj, Baldvin eksciis ke en kelkaj planlingvaj rondoj en la pasinteco estis konflikto inter la du specoj de planlingvistoj: tiuj kiuj kreis "artlingvojn" kaj tiuj kiuj preferis "helplingvojn". Ĉar la uskaniva de Carl klare estas artlingvo, taŭgis ke lia malamiko estu fervora helplingvisto. Des pli, ĉar la uskaniva estas ekstrema ekzemplo de artlingvo, kun tuta planmondo kreita ĉirkaŭ ĝi, kun riĉa historio kaj familio de rilataj lingvoj. Ni volis ankaŭ montri la ekstremojn de planlingvoj. Do, en la kazo de CONLANG, la malheroo prenas la formon de esperantisto, Kip Lazar. Sed kvankam Kip asertas esti esperantisto, en la realeco li havas tre ekstremajn kaj misgviditajn nociojn pri la lingvo kaj klariĝas ke li ne volas ke ĝi estu nur "helpa", sed fakte anstataŭu ĉiujn aliajn lingvojn, eĉ naturajn lingvojn! Do, li estas "helplingva ekstremisto", kun Esperanto kiel elektita lingvo, kiu prenis la filozofion de Esperanto kiel universala dua lingvo kaj renversigis tion.

 

    Kial esperantistoj subtenu ĝin?

 

    Kvankam la malheroo de CONLANG nomas sin esperantisto kaj estas malbona reprezento de la vera Esperanto-filozofio de paco kaj interkompreniĝo, ĝi tamen estas amuza kaj interesa komedio pri planlingvoj, kaj tiuj vere maloftas. Estis ĉiam nia celo fari filmon de la perspektivo de kaj kun subteno de la vera planlingva komunumo, kaj ne esti eksteruloj, kiuj ŝercas pri la interesiĝoj de aliaj homoj. La humuro devis veni de vera kompreno de la planlingvistaro kaj streĉi la limojn de tiu realo al io troigita por komedia efiko. Kaj ĝis nun ni ĝuis nekredeblan subtenon de planlingvistoj tutmonde, do ni esperas ke tio signifas ke ni faris ion ĝuste. Kaj nun ke ni havas version de la filmo kun subtekstoj en Esperanto, ni esperas povi dividi nian unikan kaj strangan rakonton kun internacia spektantaro.

 

    Ĉu la filmo jam pretas? Se jes, kial ĝi nun bezonas subtenon kaj ne kiam ĝi estis farita?

 

    Jes, la filmo estis financita de la reĝisoro kaj per donacoj de amikoj kaj familio. Tamen, ĉar la buĝeto tre malgrandis, ni ne povis akiri ĉiujn distribuajn rajtojn al la muziko kaj ne povis montri la filmon ekster filmfestivaloj. Aldone, la sindikataj aktoroj laboris sub speciala interkonsento kiu permesas al ni montri la filmon nur ĉe filmfestivaloj. Mi devus pagi iliajn pli altajn salajrojn antaŭ ol distribui la filmon. Aldone, ni devus dungi grafikiston por fari la afiŝon kaj DVD-kovrilon kaj tiam pagi ĉiujn necesaĵojn por fakte krei la DVD-n. Kostoj vere akumuliĝas!

 

    Kio estas Kickstarter.com?

 

    Kickstarter estas unika maniero financi kreajn projektojn. Kickstarter funkcias per unika metodo, laŭ kiu projektoj devas esti plene financitaj, aŭ neniom da mono estos transpagita.

 

    Tio havas tri avantaĝojn: Estas malpli da risko por ĉiuj. Ĉar ni bezonas $2800, se ni nur sukcesas havi $2000, tiam ni ne ekfaros la procezon por akiri distribuajn rajtojn kaj pagi ĉiujn DVD-kopiajn kostojn, ĉar ni ne havos sufiĉe da mono por fari ĉion, do vere estas ĉio-aŭ-nenio! Tio permesas al mi vidi, ĉu estas fakte sufiĉe da intereso pri la filmo por certigi ke ĝi estos distribuita. Tio motivas homojn helpi disvastigi la mesaĝon se ili volas ke la projekto viviĝu!

 

    Intervjuis en la angla: Chuck Smith.

 

    Eblas promesi monon por la projekto en la retejo Kickstarter.com (http://www.kickstarter.com/projects/462792628/conlang-special-limited-edition-dvd)

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688