中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Faka konsultado de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio
2010-11-17

 

 

 

 

 

    La 12-an de novembro la Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis en la Ŝanhaja Politeknika Universitato la fakan konsultadon “Lerno kaj studo de Esperanto” kiel unu el la aktivadoj de la 9-a Sociscienca Semajno de Ŝanhajo komencita en la 10-a de novembro de 2010.

 

    La agado allogis multajn studentojn, kiuj kun granda intereso konsultis pri la lingvo Esperanto kaj rilataj aferoj, kiaj uzado de Esperanto kaj kampoj kie aplikiĝas la lingvo.

 

    S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj s-ro Zhou Tianhao, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kiuj ĉeestis la agadon, donis respondojn al la studentoj respektive, kaj disdoniĝis surloke ĉ. 500 materialoj por diskonigi Esperanton presitaj de la asocio.

 

(Kontribuo de Wang Minhao el Ŝanhajo)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688