中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Koreaj samideaninoj vizitis la monaĥejon Tiefosi
2010-11-17

 

 

 

 

 

 

    Tagmeze de la 4-a de novembro du koreaj samideaninoj vizitis la monaĥejon Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an-a Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis Esperante, kaj ankaŭ la du komencantinoj en la monaĥejo partoprenis en la interparolado. Miaohui parolis pri nia esperanta aktivado en budhisma rondo, prezentis la podkaston de la retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista), kaj ankaŭ informis ilin pri nia preparado por funkciigi retajn kursojn Esperantan kaj budhisman. La Esperantan kurson ni funkciigos por tiuj, kiuj volas lerni Esperanton, kaj la budhisman kurson ni funkciigos Esperante por la samideanoj, kiuj havas intereson pri budhismo kaj volas lerni ĝin pere de Esperanto. Niaj retaj kursoj komenciĝos en decembro ĉi-jare. Kaj poste ni funkciigos Esperantan kurson en la monaĥejo Tiefosi venontmarte. Samideano Wang Tianyi proponis, ke post la Esperanta kurso en la monaĥejo ni okazigu seminarion pri budhisma tradukado por veteranaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri Esperantaj verkado kaj tradukado. Ni interkonsentis pri la propono.

 

    Post la interparolado ni faris pilgrimon en la monaĥejo kaj ekskurson ekster la monaĥejo antaŭ ilia adiaŭo. Ni interkonsentis pri la refoja intervidiĝo ĉe la seminario de ILEI okazigota en la urbo Tianjin venontjare.

 

Miaohui

(el esperanto.com)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688