中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
KCE en la ALTE/konferenco en Prago
2010-11-16

    Okazas en Prago la 39a internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kie de 2005 Esperanton reprezentas Kultura Centro Esperantista, komisie de la Esperanta Civito. Niaj delegitoj estas d-ino Meg Bianchi kaj d-ro Giorgio Silfer.

 

    Hodiaŭ la konferenco programis la kunvenojn de la specialaj interesgrupoj. C-ano Silfer aktive partoprenis en tiuj pri la nova manlibro de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (KEFR) kaj pri la lingvotestado por enmigrintoj, gvidataj de Michael Corrigan (ESOL, Kembriĝo) respektive Lorenzo Rocca (universitato de Peruĝo).

 

    Dum la konferenco eblas sekvi fakajn prelegojn pri diversaj temoj. Aparte interesa estas la prelegaro de prof. Antony Kunnan pri testolojaleco. La profesoro, el hinda deveno sed kun longa sperto en usonaj universitatoj, interalie listigis la temojn kaj leksikajn erojn evitendajn en la testopreparado.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688