Ekzempla konstruo de hejtado per sunenergio en la urbeto Hailiutu |
Nun la unua konstruo de hejtado per sunenergio de Interna Mongolio de Ĉinio ekfunkciis en la gubernio Urad-zhongqi. La konstruo jam komencis per sunenergio liveri al loĝantoj de 1520 familioj en la urbeto Hailiutu kun loĝdomoj de 160 mil kvadrataj metroj varman akvon por ĉiutaga vivo kaj parton de energio por hejtado.
Dank' al la projekto oni povos meznombre ŝpari karbon je 3826 tunoj kaj redukti ellasaĵojn de karbona dioksido je 945 tunoj ĉiujare.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |