中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Estis la unua fojo por Ĉinio liberigi przevalskiojn en Gansu
2010-09-27


Przevalskioj en la naturo

 

    La 25-an de septembro, la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio liberigis 7 dome reproduktitajn przevalskiojn (Equus Przewalskii) en la Xihu-naturparko de Dunhuang, Gansu-provinco en Nordokcidenta Ĉinio. Tio estis la unua fojo por Ĉinio liberigi przevalskiojn ekster Xinjiang.

 

    Przevalskioj devenis de la regiono inter la baseno Junggar de Xinjiang kaj dezerto de Mongolio, unika loko en la mondo, kie vivas przevalskioj kun primitiva geno portantaj aparte biologian signifon senkompareblan de aliaj estaĵoj.

 

    Fine de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinio importis 18 przevalskiojn el Eŭropo, kaj nun ilia nombro kreskis al pli ol 160, kaj 75 el ili estis liberigitaj en Xinjing.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688