中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Resumo en jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj
2010-09-25

de Ĉielismo

 

 

    Estimataj gesinjoroj kaj karaj E-komercistoj,

 

    La jarkunveno de ĉinaj E-komercistoj de IKEF jam okazis 3 fojojn. Hodiaŭ la kvara solene okazas en la ĉerivera urbo Huangshi helpate de lokaj registaro kaj E-asocio. Vidinte la pasintecon, nia laboro evoluas paŝon post paŝo laŭ esplorado, praktiko kaj iniciato danke al partopreno, subteno kaj simpatio de multaj samideanoj kaj sociaj sagaculoj. Rigardante la perspektivon ni ĉiuj sentas epokan devon kaj belan estontecon.

 

    Ni devas konfesi, ke Esperanto mem estas granda defio kontraŭ tradicie monda lingvo-sistemo, kaj utiligo de Esperanto por komerco estas pli ambicia defio ol Esperanto kontraŭ la nacilingva murego! Malgraŭ tio niaj samideanoj laboras daŭre kaj iniciate kun espero kaj diligenteco en la pasinta jaro, kaj ĝoje akiris novajn fruktojn. Niaj fruktoj venas el jenaj flankoj:

 

    1. Pli da ĉinaj profesiaj komercistoj komencas uzi Esperanton por siaj negocoj. El tiuj aplikantoj elstaraj estas sinjoroj DENG Xiaozhong, YUAN Yongming, LONG Zhang, HU Fengsheng, HU Xu, AN Deshun, BAO Yinhe, CHENG Yonghua, FANG Yong, LI Xiaozhong, XIAO Fujun k.t.p. Ekzemple s-ro DENG Xiaozhong, direktoro de Xiamen China Trade Co. Ltd. importas italan vinon konata serio Nigra Bovo pere de Esperanto. Ĝia importo kaj sukcesa disvendo donas al ni ne nur bongustan vinon el Italio, sed ankaŭ montras al ni utilecon de Esperanto por internacia komerco. Ankaŭ ekzemple s-ro LONG Zhang manaĝdirektoro de mezorienta aAzio kaj norda Afriko de Huawei Symantec Technologies (UAE) Co., Ltd. laboras en Dubajo, kaj per Esperanto kontaktas arabajn esperantisto-komercistojn tra la regiono, kaj pli disvastigas sian vendreton.

 

    2. Pli da negocoj okazas pere de Esperanto. En julio de la pasinta jaro ĉina Xi'an Da Vinci Importa kaj Eksporta Kompanio fondiĝis. Ĝi estas la unua komapnio, kiu funkcias per Esperanto kiel ĉiutaga laborlingvo. Post la fondiĝo ĝi akceptis diversajn komercistojn el Brazilo kaj Angolo, kaj kondukis tiujn viziti pli ol 60 urbojn kaj pli 100 fabrikojn. La tuta komuniko okazis per Esperanto, kaj Esperanto eĉ servas al granda negoco por granda rivero-elektrejo en Brazilo. Hidroelektro-Epika Co., Ltd en Fuchunjiang, Zhejiang ofertis al la projekto siajn turbinojn, generatorojn kaj akcesorojn por pli ol 200 milionoj da juanoj. Ĝojinde per nia oferto la brazila kompanio gajnis adjudikadon. La projekto komenciĝos ekde la jaro 2014.

 

    3. Pli da studo kaj eldono okazis en la pasinta jaro. La retan kurson por komercistoj kaj entreprenistoj gvidis s-ro ZHAO Chenghua, vicprezidanto de nia E-komercista klubo. S-ro ZHANG Tiezheng kompilis Komercan Konversacion en Esperanto. Ankaŭ kelkaj komencis prepari lernolibron pri E-komerco... Tio estas nova fenomeno en ĉina esperantujo, kaj allogas novajn fortojn el la socio, kaj bremsas sociflankiĝon de ĉina esperantistaro.

 

    4. Pli da entreprenoj komencas kunlabori kun esperantistoj por serĉi komercan sanĉon, ekzemple prezidanto de Huangshi-a E-Asocio s-ro HU Fengsheng kaj prezidanto de Guiyang-a E-Asocio s-ro LIU Xuebin aktive serĉas kontakton kun diversaj entreprenoj kaj kompanioj. Ili ŝanĝis kutimon propagandi al la laboristo kaj kamparano, sed al komercistoj kaj entreprenistoj. Tia agado ekspluatas novan kampon por disvastigi Esperanton, kaj havas tre pozitivan signifon por nuntempa periodo.

 

    Karaj gesinjoroj kaj E-komercistoj, evidente post la monda financa krizo okazas granda ŝanĝo de la monda politik-strukturo. Post la ŝanĝo sekve baldaŭ okazos ŝanĝo de strukturo de la monda ekonomio, merkato kaj lingvo. Neniu povas ĉesigi la pluralismojn mondan, merkatan kaj lingvan. En la pluralisma epoko la neŭtrala lingvo Esperanto havos gravan rolon por ekvilibro. Ĉinio vole ne vole devos de sole anglelingva merkato turni sin al diverslingvaj merkatoj tra la mondo. Je tia situacio ni E-komercistoj devas kapti la ŝancon servi al ĉinaj entreprenoj kaj komercistoj. Ni devas per nia lingvo servi al ĉina granda prospero kaj ĉina pac-evolua potenciĝo. Mi kredas, ke ni ĉina E-komercistaro povas fariĝi avangardo por E-komerco kaj ekonomio tra la mondo, kaj faros nian kontribuon al la granda epoko!

 

    Karaj gesinjoroj kaj karaj E-komercistoj, fine, mi deziras, ke ĉiuj partoprenantoj havu agrablan kaj profitodonan kunvenon en Huangshi!

 

    Refoje koran dankon al ĉiuj ĉeestantoj!

 

(Kontribuo de Ĉielismo)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688