Arta Vespero de la olimpika inaŭguro
|
|
Ekbrulis la sankta fajro de la Olimpikoj
|
Vespere de la 19-a de septembro inaŭguriĝis en la Fuzhou-a Sporta Centro, Fujian-provinco, la 5-aj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio, kies slogano estas “Kune ĝuu la sunon kaj kune antaŭeniru”.
En la 6-tagaj Olimpikoj 1712 sportistoj faras konkursadon en 11 programoj, kiaj atletismo, naĝado, halterlevado, tablo-teniso ktp.
La 5-aj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio estis kune okazigitaj de la Ĉina Handikapula Federacio, la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, la Komisiono de la Specialaj Olimpikoj de Ĉinio kaj la popola registaro de Fujian-provinco.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua |