中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
4 naturaj rezervejoj en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kune protektas tibetajn antilopojn
2010-09-08


Respondeculoj de la 4 naturaj rezervejoj kun statuo de tibeta antilopo 

 

    La 6-an de septembro, 4 naturaj rezervejoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kunvenis en Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco. En la kunveno respondeculoj de la 4 naturaj rezervejoj retrorigardis la protektadon al tibetaj antilopoj en la pasintaj 10 jaroj, kaj subskribis memorandon pri kunlaboro de la 4 naturaj rezervejoj. Tio signifas, ke ili kune klopodos por protektado al tibetaj antilopoj.

 

    La 4 naturaj rezervejoj estas la Administracio de la Aljin-monta Naturrezervejo Ŝtatnivela en la Bazhou-a Subregiono de Xinjiang, la Naqu-a kaj Ali-a Administracio de la Qiangtang-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Tibeto, la Administracio de la Sanjiangyuan-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Qinghai kaj la Administracio de la Kekexili-a Naturrezervejo Ŝtatnivela en Qinghai.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688