Ŝargado al granda elektra aǔtobuso |
La 31an de aǔgusto konstruigita de elektra departemento sub la Ŝtata Elektra Reto de Ĉinio kaj trafika departemento de Tianjin, ekfunkciis la ŝargejo Puji Hedao de elektraj aŭtoj. Tio estas la unua ŝargejo de elektraj aŭtoj en Tianjin.
Ĝi troviĝas en la areo de 4 mil kvadrataj metroj kaj povas teni 12 lokojn por aǔtobusoj kaj 6 lokojn por mezgrandaj kaj malgrandaj aǔtoj. La elektra departemento de Tianjin finkonstruigos 5 ŝargejojn de elektraj aŭtoj kaj 100 ŝarg-palisojn antaǔ la fino de la kuranta jaro.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|