La 22-an de aŭgusto inaŭguriĝis en la urbo Qingdao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, la Qingdao-a Internacia Velŝipa Semajno de 2010 kaj la 1-a Urbestra Forumo de Veladaj Urboj kaj Internacia Pinta Forumo de Velado. En la forumo oni voĉlegis kaj aprobis la Qingdao-an Deklaron pri Internacia Velŝipa Sporto.
La forumon ĉeestis ĉirkaŭ 150 gastoj, inkluzive de urbestroj de Kijlo de Germanio, Pusano de Koreio kaj Qingdao de Ĉinio, kiuj gastigis velŝipajn konkursojn dum Olimpikoj kaj ofte organizis velŝipan sporton. Ĝin ĉeestis ankaŭ reprezentantoj kaj specialistoj el la Internacia Velŝipa Federacio, Eŭropa Velŝipa Federacio, Azia Velŝipa Federacio kaj koncernaj velŝipaj asocioj de kelkaj landoj kaj urboj. Krome, en la forumo aperis figuroj de ĉampionoj de velŝipaj konkursoj en la Pekinaj Olimpikoj. En la koncernaj aktivadoj de la forumo partoprenis ankaŭ laborantoj el velŝipo-fabrikaj entreprenoj, turismaj agentejoj kaj amaskomunikiloj.
Tiu ĉi forumo estas alia grandioza renkontiĝo en Qingdao por akceli la internacian velŝipan sporton post la Pekinaj Olimpikoj en 2008.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua |