Inaŭguro de la Velŝipa Semajno |
De la 21-a ĝis la 29-a de aŭgusto okazis en la Qingdao-a Olimpika Velŝipa Centro la Qingdao-a Internacia Velŝipa Semajno de 2010. Tiu 9-taga agado estas organizita de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio kaj la qingdao-a registaro ktp.
En tiu velŝipa semajno partoprenis pli ol 500 sportistoj el 14 landoj kaj regionoj. Intertempe okazas ankaŭ velŝipa ralio inter Dalian kaj Qingdao, Qingdao-a internacia velŝipa matĉo, invita turniro de internacia (Qingdao) sporta velŝipo kaj la 1-a Urbestra Forumo de Veladaj Urboj kaj Internacia Pinta Forumo de Velado.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua |