中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio, ĉiam en mia koro
2010-08-25

de AUGUSTO CASQUERO (Hispanio)

 


Augusto (la unua de dekstre) en la 8-a Ĉina Kongreso de Esperanto

 

    La tuta mondo scias pri la terura natura katastrofo, koto-ŝtona fluo, kiu okazigis la morton de multaj ĉinaj civitanoj. Krome, la konstantaj pluvegoj okazigis pluajn mortojn, pluajn detruojn. Malfeliĉo alvenis al multaj ĉinoj.

 

    La tuta mondo funebras, kondolencas, kaj sentas sin parto de la ĉina familio.

 

    Mi mem, restante kelfoje en tiu bela kaj amikeca lando, sentas grandan doloron pro tiuj katastrofoj.

 

    Sed, mi scias, ke Ĉinio estas lando kun granda energio, kiu certe superos tiujn katastrofojn, kiel ĉiam ĝi faris.

 

    En ĉi tiuj dolorigaj momentoj mia koro restas kun miaj ĉinaj amikoj.

 

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688