中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekspozicio pri kaligrafaĵoj de Jiang Shilu inaŭgurita en Pekino
2010-08-06

Teksto kaj fotoj de WANG LIHUA

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
 
 

 

 

 

    Antaŭtagmeze de la 6-a de aŭgusto inaŭguriĝis la ekspozicio pri kaligrafaĵoj de Jiang Shilu en Pekino. La inaŭguran ceremonion ĉeestis pli ol cent personoj, inkl. de respondeculoj el la Kaligrafaĵo-galerio de Baxianyaji-famuloj en Pekino, Internacia Asocio de Ĉinaj Kaligrafoj kaj Instituto pri Moda Kulturo de Ĉinio, k.a. La ekspozicio daŭros ĝis la 8-a de aŭgusto.

 

    Jiang Shilu, naskita en januaro de 1934 en la urbo Haiyang, Shandong-provinco, nun servas kiel honora prezidanto de la Ĉina Kaligrafa Asocio, prezidanto de la Internacia Asocio de Ĉinaj Kaligrafoj, altranga konsilanto de la Instituto pri Arto de Ĉinaj Kaligrafaĵoj kaj Pentraĵoj, honora direktoro de la Instituto pri Moda Kulturo de Ĉinio, honora direktoro kaj arta konsilanto de pluraj organizoj.

 

    Emeritiĝinte, Jiang Shilu komencis sin okupi pri kaligrafio. Kiel militisto, li emas klarigi per kaligrafaĵoj la antikvan civilizacion de Ĉinio. En liaj verkaĵoj, kun kompreno pri la vivo kaj kunfandiĝo de la historio kaj naturo, pompas brileco de antikvaj kaj modernaj kaligrafaĵoj, papertranĉaĵoj kaj gravuraĵoj.

 

    Ĝis nun, Jiang Shilu jam 4-foje eldonis sian individuan albumon de kaligrafaĵoj, plurfoje okazigis individuan ekspozicion pri kaligrafaĵoj kaj multfoje partoprenis en koncernaj ekspozicioj de la tuta lando. Liaj centoj da kaligrafaĵoj kaj disertaĵoj estis publikigitaj en diversaj gazetoj kaj ĵurnaloj, kaj li dekojn da fojoj ricevis premiojn tiukampe. Liaj verkoj “Ĉina Drako”, “Poemoj de Mao Zedong” k.a. estis konservitaj de famuloj de Pekino.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688