Kara samideano,
Mi informas vin ke mi ricevis la revuon Espero.com.cn senditan al mi aeropoŝte la 8an de junio 2010.
Ĝi vere interesas min kaj mi petas, se eblas, daǔrigi sendi regule ĉar tio helpos miajn gelernantojn scii vian Esperanto-movadon.
Ankaǔ mi informas al vi, ke en mia lando Komoroj oni jam malfermis Esperanto-lernejon oficiale kies nomo estas ECOLE ZAMENHOF; ĉirkaǔ 100 lernantoj studas en tiu lernejo. Do viaj subtenadoj morala, materiala, kaj financa estas petataj.
Mi esperas sendi al vi artikolojn pri Esperanto-movado en Komoroj.
Amike via,
ALI MZE MIHIDJAHI
Prezidanto de Komora Esperanta Asocio
B.P. 8303 MORONI
KM- MORONI
COMORES
(Redaktoro: Liu Zijia) |