中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
la 95-a UK solene inaŭguriĝis en Kubo
2010-07-20


La 17-an de julio solene inaŭguriĝis la 95-a UK kun temo “Interproksimigo de kulturoj”. 

 

Pli ol mil e-istoj el 60 landoj de regionoj partoprenis en la UK. 
 


Guo Xiaoyong, la konstanta vicprezidanto de ĈIEG kaj vicprezidanto de ĈEL, manpremas Fernando Rojas Gutiérrez, la altan protektanton, kuban vicministron pri kulturo. 

 


Guo Xiaoyong kun Dasgupta

 


Gvidantoj de la ĉina delegacio interparolas kun Osmo

 

Guo Xiaoyong kaj Tonkin en interparolado 
 


Kubaj geknaboj en brila prezento en la ceremonio 

 

    La 17-an de julio laŭ la loka tempo en Havano, ĉefurbo de Kubo, solene inaŭguriĝis la 95-a Universala Kongreso de Esperanto kun temo "Interproksimigo de kulturoj" kaj kun pli ol mil aliĝintoj el 60 landoj kaj regionoj. La ceremonio, prezidata de la reelektita prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, estis malfermita per la vortoj de la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. "Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio kaj kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson!" Ĉeestis la ceremonion ankaŭ reprezentantoj de la ĉeĥa, itala, pola, belga kaj ĉina ambasadoj.

 

    Guo Xiaoyong, la konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, gvidante la ĉinan delegacion, partoprenis la malferman ceremonion. Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj plenumkomitatano de UEA faris paroladon en la ceremonio.

 

    Kubo en 1990 gastigis la 75-an UK-on, en kiu 1617 aliĝintoj partoprenis. Ĉijara kongreso laŭprograme finiĝos en la 24-a ĉimonate.

 

(Redaktita Chen Ji )

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688