中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
2,15 milionoj da reprodukteblaj fiŝidoj estis liberigitaj en la rezervejon
2010-07-06


Antaŭ liberigo de reprodukteblaj fiŝidoj 

 


Liberigado de reprodukteblaj fiŝidoj 

 

    La 4-an de julio, laŭ aranĝo de la Fiŝkapta Administracio de la Orienta Ĉina Maro sub la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio kaj la Oceana kaj Fiŝkapta Buroo de Zhejiang-provinco, oni liberigis 2,15 milionojn da reprodukteblaj fiŝidoj en la trikiuran rezervejon en la Orienta Ĉina Maro.

 

    De 2004 la Fiŝkapta Administracio de la Orienta Ĉina Maro jam ses-foje liberigis fiŝidojn. Tio efike protektis kvaliton kaj riĉfonton de trikiuroj, grandaj kaj malgrandaj flavfiŝoj, sepioj kaj aliaj fiŝoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688