La konferencejo |
|
Vizitantoj en ekspozicio pri marakvo-sensaligo
|
La 23-an de junio inaŭguriĝis la Azi-Pacifika Konferenco pri Sensaligo kaj Akvo-reutiligo 2010 kun ĉeftemo "marakva sensaligo kaj daŭrigebla disvolvo" en Qingdao, Shandong-provinco en norda Ĉinio. Tiun konferencon ĉeestis pli ol 400 specialistoj kaj erudiciuloj en marakvo-sensaliga industrio el pli ol 10 landoj kaj regionoj. Ili studos kaj diskutos por kune akceli disvolvon de tekniko kaj industrio de marakvo-sensaligo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|