La 19-an de junio, ekis la deka ellasado de akvo kaj sablo en la Flava Rivero en la akvokonserveja regiono Xiaolangdi, Henan-provinco en meza Ĉinio. Tio finiĝos post 19 tagoj.
La respondeculo de la ĝenerala komandejo por kontraŭinudo kaj kontraŭsekeco en Flava Rivero diris, ke ĉijare la celo estas kiel eble plej multe ellasi sablon de la akvokonservejo Xiaolangdi por longigi ĝian uzadan tempon kaj akumuli spertojn por estonta scienca funkciado de akvo-sabla regul-sistemo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |