La 27-a de aprilo estis la unua tago de la 11-a Internacia Ekspozicio de Aŭtoj okazanta en la Ĉina Internacia Ekspona Centro de Pekino. Tiutage multajn vizitantojn allogis al si la ekspozicio kun la temo “Al la verda estonteco”.
En la ekspozicio partoprenis 2100 aŭto-fabrikantoj el 16 landoj kaj regionoj kun 990 diversspecaj aŭtoj, inkl. de 95 nov-energiaj aŭtoj, 89 nove naskitaj aŭtoj kaj aŭtoj kun novaj koncepto kaj teknologioj pri fuelo-ŝparado kaj ellaso-reduktado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|