中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La Unua de Majo
2010-04-14

    Laŭ peto de Jawaid Eahsan, el Multan, Pakistano, antaŭvide al la Unua de Majo, la festo de la homoj, kies sorto dependas de la laboro, mi reaktualigis tiun tekston pri la kreskanta neceso de bonnivela tutmonda lingva komunikado, kiun mi jam dissendis en pasintaj jaroj. Same kiel pasintjare, Jawaid intencas traduki ĝin en la urduan kaj disponigi ĝin al pakistanaj gazetoj. (Rimarko: pliampleksigo de la artikolo de Vikipedio pri Multan estas dezirinda).

 

    Multan dankon al Jawaid!

 

    Kompreneble, tiu teksto estas libere uzebla ie ajn en la mondo. Restas ĉirkaŭ duonmonato por eventuale traduki ĝin al naciaj lingvoj, por adapti ĝin al la landa situacio aŭ por ĉerpi el ĝi materialon por redaktado de artikoloj por amasinformiloj, flugfolioj, afiŝoj, ktp.

Moskeo Bah-ud-in Zakarija en Multano 

 

    Unua de majo

 

    En 1906, en la nordfrancia urbo Amiens, konstatinte ke la barilo de la lingvoj starigis gravegan malhelpon al la emancipiĝo de la laborista mondo, la kongreso de la sindikato CGT (Confédération Générale du Travail = Ĝenerala Konfederacio de la Laboro), kiu havis tiam 200 mil membrojn en Francio, voĉdonis rekomendon kaj alvokon por ke la laboristaj sindikatoj kaj aktivuloj disvastigu la studadon kaj praktikadon de la Internacia Lingvo Esperanto kaj malfermu, ĉie kie tio estis ebla, vesperkursojn por la laboristoj.

 

    En 1910, D-ro L.L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, skribis al la germana gazeto “Der Arbeiter Esperantist” (La Laborista Esperantisto): “Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.”

 

    En 1921, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Prago, la vicsekretario de la Ligo de Nacioj, Inazô Nitobe, tre fama japana figuro, eĉ ekster sia lando, talenta uzanto de la angla, povis observi la funkciadon de Esperanto en la rolo de internacia lingvo: "Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel 'lingua franca' por sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas preni en konsideron tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun ĉi demandon de komuna lingvo."

 

    Ankaŭ la jaro 1921, kadre de tiu sama kongreso, fondiĝis la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu estis jam tiutempe formo de la sennacieca socia forumo kum komuna laborlingvo pli facile regebla por iu ajn popolo ol iu ajn nacia aŭ etna lingvo.

 

    En 1922, Lord Robert Cecil (1864-1958), Anglo, estonta Nobel-pacpremiito (1937), admonis la Komisionon pri la Intelekta Kooperado de la Ligo de Nacioj "memori ke monda lingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj sed antaŭ ĉio de la popoloj mem". Tio estis en la tempo (1921-1922), kiam la franca registaro fortege kontraŭstaris al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj kaj ankaŭ sendis trupojn por okupacii la germanan industrian Ruhr-regionon (1923-1924), tiel kontribuante al la popularigo de la ekstremisto Adolf Hitler, kiu aspektis tiel en sia lando kiel la vera defendanto de la interesoj de la popolo.

 

    Pli ol cent jaroj poste, en 2010, la lingva obstaklo plue malhelpas la dialogon, la solidarecon kaj la komunan serĉadon de homecaj solvoj inter la viktimoj de nun superreganta politika-ekonomia sistemo fundamente maljusta, eĉ malhonesta kaj malmorala, kiu estas la gangreno de la homaro. En la momento, kiam oni parolas pri "justeco", NACIA lingvo inside kaj maljuste instaliĝas en la rolo de INTERNACIA lingvo, tiel kontribuante al pliprofundigo de la abismo inter ekstrema riĉeco kaj ekstrema malriĉeco.

 

    Oni pli kaj pli parolas pri "justa komerco", sed ne malpli gravas la lingva justeco. Oni scias ke eta minoritato posedas plej grandan parton el la riĉaĵoj de la tuta mondo, sed en konferencoj, kie la angla estas la ununura laborlingvo, denaskaj anglalingvanoj plej ofte, plej longtempe kaj plej lerte povas interveni por trudi per ĝi sian vidpunkton: "En kunveno, kion oni bezonas, tio estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la Anglo-Usonanoj alvenas kun 100 procento el siaj kapabloj, la homoj kiuj parolas tre bone kun 50% kaj la plimulto kun 10%. Kiam oni volas ŝajnigi sin Anglo-Usonanoj, oni ne miru ke la gajnantoj estas la Anglo-Usonanoj". Tiel esprimiĝis s-ro Jean-François Derecque, ĝenerala direktoro de la multnacia farmacia entrepreno Sanofi-Aventis ("L'Expansion", nov. 2004). En 2001, post dujara uzo de la angla kiel interrilata lingvo inter Renault kaj la japana firmao Toyota, s-ro Louis Schweitzer, ĝenerala direktoro de la aŭtomobila firmao Renault, deklaris al Agence France Presse (AFP, la ĉefa franca informagentejo): "La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio pri kio ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la alianco, sed tio montriĝis kiel malhelpo kun ambaŭflanka reduktita rendimento."

 

    Se la angla montriĝas tiel netaŭga eĉ por estraranoj kaj kadroj de multnaciaj firmaoj, ĉu estas realisme kredi ke ĝi povas efiki je la servo de sennacieca interpopola solidareco kaj batalo por justeco inter homoj, kiuj ne havis la privilegion longtempe studi?

 

    En internacia lingva komunikado, elektenda estas la lingvo de efikeco: Esperanto.

 

    Por pli da informoj en la franca: http://www.esperanto-sat.info Aparte:

 

    "Aspects socio-linguistiques de la mondialisation" (Soci-lingvistikaj aspektoj de la tutmondiĝo): http://www.esperanto-sat.info/article288.html;

 

    En Esperanto: "La 'donaco' de Gordon Brown al la mondo"

 

    http://www.lingvaj-rajtoj.org/dokumento/Henri_Masson_La_donaco_de_Gordon_Brown_al_la_mondo.pdf;

 

    Pri Gandhi kaj la angla:

 

    EO: http://www.esperanto-sat.info/article213.html;

 

    FR: http://www.esperanto-sat.info/article209.html;

 

    EN: http://www.infed.org/thinkers/et-gand.htm.

 

   

 

 Placo Don   Katedralo    Kanalo en la kvartalo Saint-Leu 

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688