中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La angla venkas
2010-04-07

    La Eŭropa Unio estas granda eksperimento. Ŝajne neniam en la historio de la homaro kunfluis tiom pace la evoluo de tiom da diversaj nacioj. Ĉiam antaŭe la unuiĝon puŝis perforto aŭ domino de unu nacio super alia(j). Tamen sub tiu ŝajno de egaleco, la unuiĝo realiĝas ĉiam pli angle.

 

    Nun eĉ la plej lingve nesentemaj en Bruselo ŝokiĝas. Antaŭ la ekfunkcio de la nova Eŭropa Komisiono estis diskutata interna dokumento, laŭ kiu 20 el la 27 proparolantoj estus denaskaj parolantoj de la angla, kiuj pli kapablas komunikiĝi en la pli kaj pli anglalingva EU.

 

    Laŭ la reguloj ĉiu membro-ŝtato havas la rajton je unu membro de la Eŭropa Komisiono. Tio signifas ke estas ankaŭ 27 proparolantoj, kiuj respondecas pri rilatoj kun ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj en siaj respektivaj kampoj. La proparolantoj ne nur garantias, ke Eŭropo estas en la menso de 500 milionoj da homoj, ili ankaŭ grave influas la komunikad-politikon de la Eŭropa Komisiono.

 

    Bonŝance eĉ la plej anglalingvemaj altrangaj burokratoj konstatis, ke ne eblas doni 20 el 27 postenoj al parolantoj de nur unu el la 23 oficialaj EU-lingvoj. "La proceduro de la postenigo ankoraŭ daŭras, kaj ŝanĝoj eblos", -- diris la ĉefa proparolantino Pia Ahrenkilde Hansen. Post kelkaj tagoj kaj multe da plendoj, la nova listo montris ke "nur" 12 el la 27 proparolantoj estas denaskaj parolantoj de la angla.

 

    "Post la pligrandiĝo en 2004 ni vidis la komencon de nova inklino al favorigo de funkciuloj kiuj havas la anglan kiel gepatran lingvon en la salono de gazetaro, -- klarigis Lorenzo Consoli, prezidanto de la Asocio Internacia de la Gazetaro. -- Tio prezentas la riskon favorigi la lingvan kriterion dum selektado de proparolantoj malavantaĝe al la kvalifikoj aŭ komunikkapabloj... La lingva domino de la angla povas havi efikojn kulturajn kaj politikajn".

 

    "En EU-institucioj la angla disvastiĝas je la kosto de aliaj potencialaj pontlingvoj, aparte la franca kaj germana. La malpli internaciaj lingvoj de la ceteraj membro-ŝtatoj havas en la realo malmultajn rajtojn. Alivorte, ekzistas silenta akcepto de la hierarkio de la EU-lingvoj", -- notis Robert Phillipson en sia brila analizo Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. La kialo estas klara: la manko de komuna lingvo, ĉar laŭ la unua decido (1958/1) rajtas esti lingvoj de EU tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato.

 

    Phillipson klare montras la mallogikecon de la lingva politiko en EU. Unu post alia novaj lingvoj aldoniĝas, sed la statuso de la oficiala lingvo malfortiĝas. En 1958 la kvar ĉefaj lingvoj de la fondoŝtatoj (la nederlanda, franca, germana kaj itala) teorie havis egalajn rajtojn. Tamen poste oficialiĝis la dana kaj angla en 1972. En 1981 venis la greka. La portugala kaj hispana oficialiĝis en 1985; la finna kaj sveda en 1994; la litova, estona, hungara, latva, malta, pola, ĉeĥa, slovaka kaj slovena en 2004. En 2005 aldoniĝis la irlanda; kaj en 2007 la bulgara kaj rumana.

 

    "Probable la egaleco de oficialaj lingvoj ĉiam estis fikcia. La franca estis la ĉefa lingvo dum la fruaj jaroj de la EU-Komisiono en Bruselo kaj restas tia sur kelkaj kampoj, -- atentigis Phillipson. -- La germanoj akceptis tion, kvankam politikaj kaj komercaj estroj foje plendas, ke germanaj interesoj suferas pro tio, ke la germana fakte ne havas la samajn rajtojn".

 

    La malfortiĝo de la statuso de la oficialaj lingvoj (krom la angla, kompreneble) daŭros. En 2012 Kroatio verŝajne aliĝos al EU, kaj tiam la kroata estos la 24a oficiala lingvo. Post jaroj aldoniĝos la serba, montenegra kaj bosnia. Kvankam antaŭ dudek jaroj oni konsideris ĉi tiujn lingvojn variantoj de la serba-kroata, EU nur devas agi laŭ la regulo 1 de la Konsilio de 1958. Laŭ ĝi ĉiu ŝtato rajtas aldoni la oficialan lingvon, menciitan en sia konstitucio. Por la interpretservoj komenciĝos granda problemo: ĉu antaŭvidi interpret-loketojn por interpretistoj el kvar lingvoj aŭ nur el unu?

 

    Ĉu antaŭvidi apartajn interpretloketojn por la kroata, serba, montenegra kaj bosnia lingvoj?

 

(el Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688