Dennis Keefe intervjuis por nia revuo la ĉinan verkiston Li Shijun, akademianon kaj Honoran Membron de UEA, konatan per la plumnomo Laŭlum.
※ Ni komencu per historia demando: Multaj esperantistoj bone memoras la revuon El Popola Ĉinio. Kiun rolon vi havis en ĝi?
Mi estis unu el la tri membroj de la redakcio en 1950 kaj ĝia vicĉefredaktoro ekde la okdekaj jaroj.
※ Oni ŝatis la simplan kaj belan lingvan stilon de EPĈ. Kiamaniere vi kaj la aliaj aŭtoroj sukcesis atingi ĝin?
Ni lernis tion de Zamenhof, Kabe, Julio Baghy kaj aliaj stilistoj de Esperanto.
※ Nun ekzistas reta versio de EPĈ, kun malofta papera eldonado, kun la retadreso www.espero.com.cn. Ĉu eblas, laŭ vi, ke la tradicia papera versio iam povus reveni?
Por subteni eldonadon de tia gazeto, necesas sufiĉe multe da abonantoj. En la sesdekaj jaroj EPĈ havis pli ol dek mil abonantojn, kaj la eldona kvanto iam atingis dudek mil ekzemplerojn. Sed la nombro de la abonantoj iom post iom malkreskis, eble pro la ŝanĝiĝo de la legemo de la juna generacio, pro la prosperiĝo de televido, KD, DVD kaj precipe la interreto. Por prosperigi la eldonadon de esperantaĵoj, necesas pligrandigi la legemon kaj aĉetadon de la esperantaĵoj.
※ Kiamaniere vi ekkonis Esperanton?
Mi informiĝis pri Esperanto en 1935, kaj eklernis ĝin en 1939 pro tio, ke ĝi estas "ideala lingvo por internacia komunikado".
※ Kiel vi lernis Esperanton tiel profunde?
Mi praktike uzadis Esperanton en internacia korespondado kaj akiris amikojn diverslandajn. Mi multe legis kaj lernis, kaj ekde 1950 mi min okupis kiel profesia laboranto per kaj por Esperanto. Kial do mi fariĝis profesiulo pri Esperanto? Ĉar en Ĉinio estas multaj eminentuloj en la literaturaj, kulturaj kaj politikaj rondoj, kiuj subtenas Esperanton, kaj sub ilia influo mi lernis kaj ekuzis la lingvon en la kvardekaj jaroj. Esperanto vastigis mian horizonton kaj pli bone konigis al mi la mondon. Miaj korespondantoj montris al mi, kiaj homoj ili estas kaj kion ili deziras. Mi venis al la konkludo, ke la popolo de la tuta mondo deziras amikecon kaj pacon. Mi vidas en praktiko la grandan valoron de Esperanto, kiu estas ne nur lingvo, sed ankaŭ portanto de nobla idealo: homaranismo, kiu estas valora por la mondo kun senĉesaj militoj.
※ Vi estas ano de la Akademio de Esperanto. Kiajn perspektivojn ĉinlingva parolanto de la Internacia Lingvo povas aldoni al ĉefe eŭropaj lingvistoj kaj lingvanoj?
Esperanto estas regula, simpla kaj fleksebla, tamen ne tute regula, nek perfekte unueca, kaj la kompleksa verboformo "esti -anta, -ata" ktp estas ne tiel simpla. Ekzemple la numeraloj de Esperanto ne estas unuecaj. La substantivaj formoj miliono, biliono, -iliono postulas "da" sed mil, cent kaj dek ne. Mila, centa, deka estas ordaj numeraloj, sed miliona, biliona, -iliona ne. Ĉu ne estus dezirinde unuecigi la uzadon de tiaj vortoj? Kial oni ne povas uzi ankaŭ "kelka" kiel ordan numeralon? Kial oni ne prenas la vortojn "iom, tiom, kiom, ĉiom, neniom" kiel numeralojn kaj simple diras "Kiom librojn vi havas?" "Mi havas kelk onklojn." "Li havas mult amikojn."
Ankaŭ "dank' al" estas escepto en Esperanto, ĉar laŭ la fundamenta gramatiko, oni ne povas elizii la finaĵon "e" de la adverbo "danke" (danke al). Tiu Zamenhofa lingvaĵo estas jam tradicia, ĉu ĝi povus arkaikiĝi? Se ne, do ĝi restos escepto en Esperanto.
En la ĉina lingvo, multaj prepozicioj origine estas verboj. Ankaŭ en Esperanto la verba radiko "far" jam prepoziciiĝis. Mi vidas en tio tendencon. La parolantoj de Esperanto eble povus iom evoluigi Esperanton per siaj lingvokutimo kaj pensmaniero.
※ Kion pensas via familio pri Esperanto?
Ĉuj membroj de mia familio, miaj edzino, gefiloj kaj gebofiloj lernis Esperanton kaj subtenas mian laboron.
※ Eĉ la gebofiloj? Mi gratulas! Kial? Kiel?
Mi instruis Esperanton al miaj infanoj, kaj miaj nepinoj ĉiam vokas min "avo", neniam per la ĉina vorto por avo. Estas facile lernigi lingvon al infanoj. Mi nur bedaŭras, ke mi ne disponas tiom da tempo por prizorgadi ilian lernon de Esperanto, tial ili tiel multe studis la lingvon por praktike uzi ĝin en sia ĉiutaga vivo. Tamen iliaj kompreno kaj subteno de nia afero favoras mian aktivadon.
※ Vi verkis traduke multe dum via vivo. Kiom da libroj vi tradukis?
Mi sola esperantigis 23 librojn prozajn kaj poeziajn (ĉ. 7 000 p.) kaj pli ol 10 aliajn kune kun aliaj personoj.
※ El tiuj pli ol 30 verkoj, kiujn vi rekomendas al okcidentanoj? Kaj al la ĉinoj mem? Kial?
Mi rekomendas la novelaron Mirrakontoj de Liaozhai (kolekto de pli ol 80 mirindaj rakontoj) kaj la tri klasikajn romanojn: Ĉe Akvorando, la Romanon pri la Tri Regnoj kaj Pilgrimo al la Okcidento, ĉar ili estas esence verkoj folkloraj, kiujn kreis la ĉina popolo (popolaj rakontistoj) kaj ĝiaj verkistoj. Kvankam verkitaj antaŭ jarcentoj, ili estas popularaj ankoraŭ nun. Oni povas imagi al si ilian influon al la ĉina popolo dum jarcentoj. Ili povas helpi alilandanojn kompreni la ĉinan kulturon kaj la ĉinan popolon.
※ Kiamaniere vi tradukadas (la ritmo, ŝatata loko, daŭro, tagoparto, uzo de vortaro ktp)?
Mi unue preparas min per studo de la originalo kaj poste tradukas per skribmaŝino aŭ komputilo. Mi kutimas labori vespere, ofte ĝis la noktomezo.
※ Antaŭ nelonge vi finis la tradukon de la tri-voluma, 1807-paĝa Romano pri la Tri Regnoj. Kian rolon ludas tiu libro en la historio de la azia literaturo?
Ĝi estis pli frue tradukita en la japanan, korean kaj vjetnaman lingvojn, kaj fariĝis populara ankaŭ en tiuj najbaraj landoj. En Japanio ekzistas pluraj versioj de tradukoj de tiu romano. Mi persone vidis tion en librejoj kaj la biblioteko de universitato en Nagoja. Mi vidis ankaŭ vjetnaman tradukon de tiu romano en librejo de la usona urbo Houston.
※ Ĉu vi uzis PIV kaj la novan PIV? Kion vi pensas pri ili? Ĉi tie mi pensas pri la pratika utiligeblo por ĉinaj esperantistoj.
Jes, mia familio havas tri ekzemplerojn de la nova PIV (mi, miaj filo kaj filino havas po unu ekzempleron). Ĝi tamen ne sufiĉas por mia bezono. Ekzemple, por esperantigi la romanon Pilgrimo al la Okcidento, mi bezonas terminaron religian por trovi la sanskritajn vortojn por budhoj, bodisatvoj kaj nomoj de sutroj. Mankas multaj nomoj de plantoj en PIV, kiujn oni devas esperantigi. Jen estas breĉo en Esperanto por la bezono de sciencoj.
※ En Ĉinio oni diris al mi, ke ĉiuj infanoj konas la libron Romano pri la Tri Regnoj. Ĉu vere?
Vere, ĉar ekzistas ne nur bildrakontoj, ampleksaj (en miloj da bildoj) kaj simplaj (en broŝureto kun dekoj da paĝoj), sed ankaŭ en radio kaj televido oni prezentadas epizodojn en serioj de tiu romano. Kaj en lernolibroj troviĝas fragmentoj aŭ reskribitaj rakontoj pri epizodoj de tiu romano, kiu estas elektita de la Ĉina Eduka Ministerio kiel unu el la 40 legindaj literaturaj verkoj de la mondo.
※ Mi aŭdis, ke vi verkis ankaŭ kurson de Esperanto por televido. El kio ĝi konsistas?
Ĝi estas elementa kurso kun la bela havenurbo Qingdao kiel la scenejo por turismaj aktivadoj. Al la tekstoj de la 24 lecionoj mi aldonis la necesajn gramatikajn sciojn kaj ekzercojn kun ŝlosiloj por helpi la memlernantojn. Ĝi estas ĵus reeldonita en la urbo Xi'an.
※ Antaŭ nelonge mi vidis vin skajpe paroli el Pekino al la Usona Landa Kongreso, kiu okazis en Sankta Luizo. Vi parolas tiel bonstile kaj elegante, ĉu vi eble povus fari serion da prelegoj, kiujn oni povos poste rigardi interrete? Tiaj prelegoj povas esti grava aldono al nia virtuala Esperantujo.
Dankon por via kuraĝiga sugesto. Mi pensas, ke necesas rapide disvastigi Esperanton, por ke pli kaj pli multe da homoj vidu ĝian superecon al la naciaj lingvoj en komunikado internacia. Esperanto pli bone montros sian valoron nur se ĝi estos ĝenerale uzata en la vivo. Mi intencas fari DVDkurson por faciligi la lernadon de Esperanto en nia lando. Ĉar ĝi estas ne tiel malfacila afero kiel antaŭe pro la apero de la ciferelektronikaj aparatoj. Por tio mi bezonas kunlaboron ankaŭ de alilandaj geamikoj. Ĉu vi interesiĝus pri tio?
※ Bela ideo! Kaj kio estas via sekva projekto rilate Esperanton?
Mi estas klopodanta por ekstermi la presajn koboldojn en la Esperanta versio de alia klasika romano 2000-paĝa Pilgrimo al la Okcidento, kiu estos la 46-a n-ro de la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Se estos eble, mi deziras krei E-kurson sur DVD kaj daŭrigi mian esperantigon de ĉina literaturo.
※ Ĉu vi pensas, ke ne-ĉinoj povas profiti el la lernado de la ĉina lingvo, aŭ ĉu Esperanto sufiĉas por lerni pri nia internacia mondo?
Esperanto estas tre bona por internacia komunikado. Ĝi estas ne nur simpla, facila kaj klara, sed ankaŭ povas plene kontentigi novajn bezonojn per siaj fleksebleco kaj kreivo. Ĝi tamen ne celas anstataŭi la naciajn lingvojn. Lerni la ĉinan lingvon kompreneble estas necese por bone koni Ĉnion.
※ Laŭ vi, kiel Esperanto povos pli populariĝi en Ĉinio kaj en la mondo?
Uzi Esperanton en praktikado kaj montri ĝiajn avantaĝojn.
※ Krom la avantaĝoj kiel facileco, neŭtraleco kaj esprimkapablo, kiujn aliajn avantaĝojn vi vidas?
Pro tio, ke la esperantistoj ĝenerale havas deziron disvastigi Esperanton por pli bona interkompreno, amikeco kaj kunlaboro, nia lingvo povas fari kontribuon en kreado de harmonia socio internacia. Tio estas granda valoro kaj ankaŭ avantaĝo de Esperanto, kiun la naciaj lingvoj ne havas.
Dankon por via kuraĝigo al mi por mia Esperanta laboro. Mi esperas, ke dank' al via intervjuo mi akiros pli multajn legantojn de miaj tradukaĵoj kaj pli multajn amikojn per retleteroj. Mia retadreso estas laulum_li@hotmail.com.
(el Esperanto)
(Redaktoro: Liu Zijia) |