中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nobel-premio kaj UEA
2010-02-22

 

   Post ioma esplorado, montriĝas ke, evidente, tio fontas el agado de la brita grupo "Esperanto Lobby", kies retejo estas multrilate rimarkinda. Ekzemple, estas facile trovi la retejojn kaj blogojn de la koncernaj deputitoj, eĉ de ĉiuj. Se vi uzas Firefox kaj ne scipovas la anglan, vi povas verŝajne ricevi relative kompreneblan tradukon de la tuta retejo en via lingvo.

 

    Plej interesa, en la nuna kazo, estas la paĝo http://esperantolobby.wordpress.com/2009/12/29/nobel-peace-prize-for-esperanto-2/.

 

    Nobel Peace Prize for Esperanto/Posted by: esperantolobby|December 29, 2009. Do, enretigita la 29-an de decembro. Jen la traduko, kiun oni ricevas per traduku.net (kun iomaj korektoj).

 

    La Internacia Lingvo Esperanto estas regula kaj relative facile lernebla, estas aktuale uzata de la tutmonda komunumo kaj estas sin okupi pri tutmondaj vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, kongresoj, literaturo, lingvo-instruo, radiofonio, kaj en Interreto. Esperanto jam servas kiel ofta helpa lingvo, portempe konfidi infanon al anstataŭa familio efika kaj justa internacia komunikado. La "Universala Esperanto" subtenas lingvan diversecon, demokration, homan emancipiĝon, kaj tutmondan kulturon por paco. Ĉar Esperanto kontribuas al edukado por internacia interkompreniĝo, kaj ĉar kompreno estas havenda por la paco, mi deziras nomi la "Universalan Esperanto" por la Nobel-premio pri la paco en 2010.

 

    Oni sendu al: Nobel Peace Prize Nomination, The Norwegian Nobel Institute, Henrik Ibsen gate 51, NO-0255 OSLO, Norway.

 

    Telefono: 00 47 2212 9300

 

    Telefaksilo: 00 47 2212 9310.

 

    Aliaj Deputitoj ankaŭ povas uzi la supran tekston almeti sian nomon de sendinto sur leterpapero de la Malsupera Ĉambro.

 

    La argumentaro aspektas al mi plibonigebla, sed oni evidente ne devas prezenti la aferon tro longe, prefere mallonge kun alirebleco al pli detalaj informfontoj, por tiuj, kiuj deziras pli funde esplori la aferon.

 

    Tamen, laŭ la statutoj de la Nobel-Komitato, la limdato por depono de kandidat-proponoj estas la unua de februaro (Statutes of the Nobel Foundation, artikolo 7). Tio signifas, ke ne plu eblas interveni por 2010, sed ja eblas por 2011. Ne estas limo pri la nombro de proponoj: Jane Addams ricevis la Nobel-premion post 91 proponoj inter 1916 kaj 1931!).

 

    Kiu rajtas proponi kandidatojn al Nobel-premio?

 

    La sekvontaj rajtas nomi kandidatojn por la Nobel-premio pri la paco:

 

    1. Nunaj kaj pasintaj membroj de la Nobel-komitato kaj konsilistoj ĉe la Nobel-Instituto.

 

    2. Membroj de naciaj asembleoj kaj registaroj, kaj membroj de la interparlamenta komitato.

 

    3. Membroj de la Konstanta Tribunalo de Arbitracio kaj la Internacia Tribunalo de Justico ĉe la Hago.

 

    4. Membroj de la Komisiono de la Konstanta Internacia Paco-Buroo.

 

    5. Membroj de la Instituto pri Internacia Juro.

 

    6. Nunaj universitataj profesoroj pri juro, politika scienco, historio kaj filozofio.

 

    7. Posedantoj de la Nobelpremio pri la paco.

 

    La Komitato ne eldonas la nomojn de la kandidatoj.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688