中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Gvidilo kaj Esperanto-strato
2010-02-11

Esperanto-strato en Moutiers-les-Mauxfaits sub neĝo

 

 

    En la poŝtoficejo de mia vilaĝo troviĝas prezentilo de belegaj gvidiloj de la eldonejo AEDIS. Ne ĉiuj poŝtoficejoj havas tion. Hieraŭ, mi havis la belan surprizon konstati, ke sur la prezentilo aperas gvidilo pri Esperanto en pluraj ekzempleroj (eble 7 aŭ 8 aŭ pli). Tio des pli surprizis min, ke la prezentilo ebligas montri nur parteton el la tuta kolekto, t.e. pluraj centoj da titoloj. Mi ne scias, kial Esperanto aperis, sed antaŭ kelkaj monatoj, mi demandis la poŝtoficiston, ĉu li havis gvidilon pri Esperanto (fakte, ekzistas tri: n° 169, 170, 219: http://www.aedis-editions.fr/themes/Langues--katalogo estas elŝutebla ĉe:http://www.aedis-editions.fr/catalogue-editions-aedis.pdf.

 

    Krome, Esperanto estas iom konata en mia vilaĝo pro tio, ke tie estas Esperanto-strato. La okcidenta parto de tiu strato, ankoraŭ ne inaŭgurita, estas videbla sub neĝo ĉe: http://www.ipernity.com/doc/32119/7296590. El la kvindeko da domoj planitaj de la vilaĝeto "Hameau du Bois", kiu konsistigas parton el Moutiers-les-Mauxfaits, proksimume triono el ili estas konstruita aŭ konstruata, kaj ĉirkaŭ duono el ili estas loĝata. La stratlanternoj estas instalitaj, sed ne la stratŝildoj. Multe da laboro estas farenda antaŭ ol ĉio estos preta por oficiala inaŭguro.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688