Je la 7-a horo kaj 45 minutoj de la 10-a de februaro, la ĉina kuraca kaj imuniga savtaĉmento, kiu perfekte plenumis kuracservon en Haitio, atingis la Pekinan Ĉefurban Internacian Aerodromon.
La savtaĉmento, konsistanta el 40 fakaj kuracistoj kaj flegistoj, atingis Portoprincon en la 25-a de januaro kaj tie disvolvis kuracadon. Ili donis kuracservon al ĉirkaŭ 4 000 homoj, liveris al Haitio medikamentojn kaj medicinajn instalaĵojn, kaj ludis gravan rolon en tiea resaniga kaj imuniga laboro.
(Redaktoro: Niu Xueqin) |