中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Radio-elsendo de Esperanto-Societo Neubrandenburg
2010-02-08

De maldekstre: Rene Philipp, Verner Pfennig, Verner Lewien,
Brunhilde Pfennig (estrino de Esperanto-Societo Neubrandenburg)

 

    Saluton, karaj geamikoj,

 

    Ĉu vi jam sciis, ke la Esperanto-Societo Neubrandenburg jam pli ol 15 jarojn per loka radio-stacio regule elsendas informojn en germana lingvo pri Esperanto?

 

    La stacio nomiĝas "NB-Radiotreff 88.0" kaj estas pagata de la lando Meklenburgio-Pomerio.

 

    La Esperanto-redakcio konsistas el jenaj personoj: Verner Lewien (ĉefo kaj parolanto), Verner Pfennig (parolanto) kaj Rene Philipp (tekniko kaj muziko). La redakcio devas labori memstare, oni nur postulas korektan antaǔplanon kaj enordigon de la datoj kaj horoj de uzo de studioj kaj elsendo-tempoj. Sed pro nia fideleco ni jam okupas regulajn elsendo-tempojn. La redakcio produktas monate du kontribuojn, po 60 minutoj, kiujn la stacio unufoje ripetas.

 

    Tio signifas, ke ĉiumonate okazas kvar elsendoj po unu horo, dum tuta jaro oni elsendas 48 horojn de informoj pri Esperanto.

 

    Dum tiuj jaroj profiliĝis du diversaj elsendoj:

 

    La tradicia elsendo informas pri la Esperanto-movado surloke, en nia federacia lando Meklenburgio-Pomerio, en Germanio, en la Eŭropa Unio kaj la tuta mondo,

 

    La temo-elsendo profunde pritraktas unu konkretan problemon, kiu iel rilatas al Esperanto, kiel lingvopolitiko, internacia politiko, historio, interlingvistiko ktp.

 

    Ĝenerale la elsendoj okazas en dialogoj kaj libera parolado, ne permesata estas legi tekstojn.

 

    Du semajnoj antaǔ la elsendoj ni interkonsentas pri la temoj, ĉiu el ni devas zorgeme prepariĝi pere de legado de E-revuoj, interretaj informoj ktp. Tabuoj pri temoj ne ekzistas. Por interesigi homojn pri la lingvo Esperanto ni elsendas etajn lingvo-kursojn. Du horojn antaǔ la origina-rekta elsendo la redakcio kunvenas por interkonsenti pri la fluo de niaj programeroj.

 

    Ni invitas vin aǔskulti niajn elsendojn: www.esperanto-nb.de, en aparta rubriko vi trovas ne nur la aktualajn elsendojn, sed ankaǔ tiuj de la pasintaj monatoj kaj jaroj. La muziko estas esperantlingvaj aǔ en la lingvo de nia slava popolo, la soraboj.

 

    Ni aldonas foton de nia redakcio en studio de la 04a de feb, 2010.

 

    Kore salutas via

 

    Verner Pfennig

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688