La 2-an de februaro Edmond Mulet (la unua de maldekstre), provizora respondeculo de la Stabiliga Misio de UN en Haitio, intervidiĝis en Portoprinco kun Liu Wendou (la unua de dekstre), gvidanto de la Ĉina Kuraca kaj Imuniga Taĉmento, Hu Yunwang (la dua de dekstre), politika komisaro de la Ĉina Packonserva Kontraŭtumulta Polica Taĉmento en Haitio, kaj Wang Shuping (la dua de maldekstre), reprezentanto de la Ĉina Agentejo por Disvolvi Komercon en Haitio. Edmond Mulet alte taksis la helpon de la Ĉina Registaro al Haitio kaj la laboron de la Ĉina Packonserva Kontraŭtumulta Polica Taĉmento en Haitio.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Zhao Xi |