中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
“Via paĝo estas tre utila kaj informoplena.”
2010-01-29

    Armin Grötzner (Germanio)

 

    Tre interesan impreson via raporto donis al mi, ĉar mi konstatas, ke Ĉinio kaj la ĉinoj partoprenas en savado en Haitio kaj kompate kaj aktive helpis la teruran sorton de la haitianoj. Ĉinio enviciĝas en la multnacian komunumon. Laŭ gazetartikoloj kaj la raportoj de turistoj, kiuj vizitis vian landon, Ĉinio estas ne plu "evolu-lando", sed rapide progresanta kaj multrilate eĉ progresinta lando.

 

    Mara Timermane (Latvio):

 

    Mi de tempo al tempo rigardas vian paĝon kaj legas novaĵojn pri Haitio. En Latvio mi ne povas trovi raportojn pri Haitio. Estas nur anoncoj en TV, sed ili estas prenitaj de oficialaj informoj.

 

    Via paĝo donas al mi konkretajn kaj bezonatajn informojn.

 

    Daŭrigu informadon, via paĝo estas tre utila kaj informoplena.

 

(Redaktorino: Chen Ji)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688