Je la 6-a kaj 55 minutoj de la 27-a de januaro la Ĉina Internacia Savtaĉmento al Haitio atingis la Ĉefurban Internacian Flughavenon en Pekino post 22-hora flugado. En Haitio la taĉmento elterigis 15 kadavrojn de viktimoj de la tertremo kaj kuracis vunditojn je pli ol 2500 homfojoj. Samtempe ĝi senprecedence intense kunlaboris kun alilandaj savorganizoj.
Ankaŭ 48 ĉinoj, inkl. de unu taiwan-ano, restintaj en Haitio, revenis al la patrujo per la sama aviadilo.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|