中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Dezirante al vi sukceson en via laboro!"
2010-01-27

--Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio

 

    Renato Corsetti(Italujo):

 

    Via raporto pri la tertremo en Haitio estas multe pli ampleksa kaj bone farita ol io ajn alia, kion mi vidis en Esperanto. Gratulojn!

 

    Ĉinio ludas en la tertremo la rolon, kiun oni atendas de granda potenco sed sen la bombasto kaj singlorigado de Usono. Laŭ mi, Ĉinio estas lando, el kiu multaj homoj eksterlande esperas pri multo.

 

    Enrique Ellemberg (Usono):

 

 

   La unua okulfrapa prezentado estas tre bona. En tiu ĉefa retpaĝo estas almenaŭ 46 ligiloj koncerne la tertremon. Kiam oni legas ĉiujn ligitajn retpaĝojn, ŝajnas ke la raporto ne estas pri la tertremo en Haitio, sed pri la agoj de la ĉina taĉmento. En ĉiuj fotoj aperas ĉinoj, sed ne homoj de aliaj landoj. Tio ŝajnigas, ke Ĉinio estis la sola helpanto. Ĉinio estas unu el multaj landoj, kiuj helpis kaj helpas la agadon en Haitio.

 

    Oni vidas, ke Ĉinio estas tre progresema lando. Sed kelkaj el la metodoj de Ĉinio ne estas konvenaj por multaj aliaj landoj.

 

    Se Usono uzus la samajn kriteriojn uzitajn de Ĉinio, por permesi eksterlandanj varojn, Ĉinio vendos malpli da varoj en Usono.

 

    Mi ĵus ricevis mesaĝon de iu amiko, kiu laboras en iu nova granda ŝipo farita en Ĉinio. Eĉ kiam la posedanto de la ŝipo aĉetis la ŝipon en Ĉinio, la aŭtoritatoj de Ĉinio multe malhelpis la funkciadon de la ŝipo kaj la foriro el Ĉinio.

 

    Estas multaj aliaj konsideroj pri Ĉinio. Kelkaj estas bonaj kaj kelkaj ne. Mi vizitis 3 urbojn en Ĉinio en oktobro 2009. Mi multe ŝatis mian restadon en Ĉinio. Sed ne ĉio pri Ĉinio estas bona.

 

    Mi pensis, ke la raporto estis pri la ĉina agado por helpi la homojn de Haitio.

 

    Redaktoro de El Popola Ĉinio:

    Saluton, s-ro Ellemberg! Vere troviĝas la fenomeno, ke multaj artikoloj en la rubriko “Tertremo en Haitio” temas pri la ĉina savtaĉmento kaj helpo el Ĉinio, ĉar tiuj informoj devenas de ĉinaj amaskomunikiloj, kiel en via lando la plej parto de novaĵoj estas tuŝanta Usonon, tamen por ke nia retejo fariĝu internacia inform-centro de Esperanto, ni klopodos eviti la saman problemon.

 

    Se temas pri la malhelpo de funkciado de ŝipoj en Ĉinio, mi pensas, ke eble troviĝas alia kialo, ĉar Ĉinio estas malferma lando, oni povas fari negocojn kadre de juro, kio estas komuna kono en la mondo, do mi pensas, ke la malpermeso havas sian kialon.

 

    Kŭak Ĵong-hun ( Korea Respubliko):

 

    Tiel grandimprese estas, ke vi raportas pri tertremo en Haitio per Esperanto. Mi tre interese legas ilin kun kelkaj fotoj! Via landa sav-kuraca taĉmento bone laboras tie. Ĉinio estas impona en tiu tertremo en Haitio.

 

    Christian Lavarenne (Francio):

 

    Mi vizitis vian ttt-ejon, ŝatis la abundon da informoj pri la tertremo en Haitio (en kiu helpagadas ankaŭ multaj francoj, ekzemple membroj de la asocio AUI : Internacia Urĝa Agado, kiu parte uzas Esperanton), kaj mense salutis kun granda respekto viajn ok samlandanojn, kiuj tie mortis pro sia helpemo. Ni ĉiuj estu solidaraj kun ĉiuj suferantoj en la tuta mondo !

 

    Zdeněk Pluhař ( Ĉeĥio )

 

    Mi opinias, ke la tertremo stimulis grandan ondon de solidareco de homoj tra la tuta mondo, ankaŭ en mia patrujo. Tamen mi bedaŭras, ke la helpo ne estis ekde la unua momento bone organizata, pri kio kulpas ne nur tre malforta haitia registaro, sed ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Mi timas, ke Usono pli ol helpi celas okupi la landon kaj fortigi sian influon tie. Ĉinio rolas tre pozitive en la afero. Pri la ĉina rolo mi havas sciojn unue el viaj interretaj paĝoj, sed ankaŭ niaj (ĉeĥaj) komunikiloj relative objektive informas pri ĝi.

 

    Mi ankaŭ elkore salutas vin, dezirante al vi sukceson en via laboro!

 

Redaktorino: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688