中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (IV)
2010-01-26

    Karl (Germanio)

 

    Via raporto kaj la tuta paĝaro tre plaĉas al mi.

 

    Vi tre detale priskribas la aferon, pri kiu ni ĉi tie nur aŭdis ke Ĉinio tuj kaj multe helpas, sed pri la morto de la 8 soldatoj (ili verŝajne laboris kiel soldatoj de UN), mi nenion aŭdis, sed eble mi ne tre okupiĝis pri tio.

 

    Mi gratulas vin pro la tuta paĝaro kaj decidis pli ofte legi ĝin.

 

    Ĉu eblas ke ni ricevos la novan eldonon (2010) de via revuo?

 

    Se jes do bonvolu sendi 5 ekzemplerojn al ni (mi) kaj mi pagos al via uea-konto.

 

    Saluton kaj daŭrigu vian bonan kaj utilan laboron.

 

    Daniel Perard (Francio)

 

    Saluton karaj amikoj,

 

    Jes, mi memoras pri vi kaj pri viaj raportoj rilate al la tertremo en Ĉinio.

 

    Mi aŭdis pri la morto de multaj oficistoj de la pacokonservado sub la falo de la Domo de UN.

 

    Bedaŭre mi ne scias kiom pereis kaj el kia lando ili venis.

 

    Dank’ al vi kaj al la informoj de “El Popola Ĉinio” mi pli scias pri tiu terura evento.

 

    Mi komprenas kiom granda estas la doloro de la familianoj de la 8 ĉinaj policanoj.

 

    Ĉar estas vere terura neordinara evento forpasi for de sia amata familio, tiam oni zorgas pro la paco en alia lando.

 

    Sincere mi kompatas pri tio. Same kiel multaj aliaj, mi mone helpis por Haitio, kion mi povas fari plie.

 

    Dankon al vi pri viaj klopodoj.

 

(Redaktoro: Wang Lihua)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688