中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Internacia ministronivela konferenco pri haitia postsisma rekonstruado
2010-01-26

 

    La 25-an de januaro okazis en kanada Montrealo unutaga internacia ministronivela konferenco pri haitia postsisma rekonstruado. Laŭ prezidanto-deklaro publikigita de la konferenco, ĉeestantaro ellaboris principojn helpi haitian postsisman rekonstruadon, kaj decidis okazigi en UN alian internacian konferencon pri helpo al Haitio.

 

    En postkonferenca gazetara konferenco, Lawrence Cannon, prezidanto de la internacia konferenco kaj kanada ministro pri eksteraj aferoj, diris, ke la internacia socio fortigos pluan kunlaboron kaj interkonsiliĝon, tamen devas respekti haitian gvidan rolon en la postsisma rekonstruado.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688