S-ro Ma Jiantang
La 21-an de januaro, Ma Jiantang, estro de la Ŝtata Buroo pri Statistiko de Ĉinio, konigis, ke en la jaro 2010 Ĉinio plenumos plu pozitivajn financajn politikojn kaj kompare lozajn privalutajn politikojn.
Responde al la demando elmetita de alilanda raportisto, ĉu en la jaro 2010 Ĉinio konsideros nuligi serion da ekonomi-stimulaj planoj aŭ alprenos pli multe da ekonomi-stimulaj planoj, Ma Jiantang konigis, ke en 2010 Ĉinio plenumos plu pozitivajn financajn politikojn kaj kompare lozajn privalutajn politikojn, tenos plu politikajn konsekvencecon kaj stabilecon kaj fortigos politikajn flekseblecon kaj direktecon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|