En Rusio ekzistas kiel heredaĵo de la sovetia ekonomio ĉ. 460 urboj kiuj estis kreitaj por unu aǔ malmultaj industrioj. La nuna ekonomia krizo forte minacas ilin, ĉar unuflanke, la entreprenoj devis zorgi pri la sociaj servoj, sed aliflanke, nuntempe multaj fabrikoj jam ne plu estas profit-donaj, kaj la posedantoj preferas fermi ilin. Ekzemple la ĉefministro Putin donis la helpon al la homoj en Pikajjewo, ordoninte de Deripaska la pluan funkciadon de la granda(j) fabriko(j). Tamen jam tiaj du urboj estis malfonditaj; kaj ĉ. 80 pliaj atendas la saman sorton, se "oni" ne sukcese proponas al ili pli multajn kaj diversajn laborpostenojn.
(el Aveno)
Redaktoro: Liu Zijia |