中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Lingvo Navi en Avatar
2010-01-12


 

    Premieris la filmo Avatar decembre de 2009. En la filmo indiĝenaj homoideoj parolas la lingvon Navi, kreitan de Paul Frommer, profesoro pri lingvistiko en Marshall-a Komerca Lernejo. La direktoro de la filmo James Cameron invitis lin krei la lingvon Navi.

 

    Surbaze de la film-teksto de Cameron kun pli ol 30 vortoj, Frommer kompletigis dum kvar jaroj la lingvon kun gramatiko kaj strukturo -- lingvo Navi. La lingva sistemo konformas al la postulo de Cameron: estu ritma, flua kaj emocipova.

 

    Frommer eklaboris en aǔgusto 2005 kaj verkis broŝuron "Kiel paroli en Navi" por lernigi al la aktoroj la lingvon.

 

    Frommer kaj Cameron havigis al ĉiuj bestoj, plantoj kaj lokoj sur la planedo Pandora nomojn anglan, latinan kaj navi-an, kiuj kolektiĝis en la 350-paĝa enciklopedio Pandora.

 

(el retejo Eventeo)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688