La 4-an de januaro la Ĉina Esplora Teamo pri Grove-montaro en la Interna Lando de Antarkto sukcese finkonstruis tertremo-esploran stacion najbare de sia stabejo, kio signifas, ke Ĉinio unuafoje havigis al si tertremo-esploran stacion en Grove-montaro.
Pri tio ĉina specialisto diris, ke helpe de la esplorado pri tertremo de interna lando de Antarko oni konos la profundan strukturon de terkrusto kaj termantelo, kaj akiros informojn pri la antarkta plattektoniko kaj pri ĝia geomekaniko.
el retejo Xinhua
Redaktoro: Zhao Xi |