中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mahmoud Abbas oficiale proklamis ne havi intencon al sekva mandato
2009-11-06

 

    La 5-an de novembro, Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato, diris, ke li ne partoprenos en la elektado de la Palestina Nacia Aŭtoritato nek en tiu de la Palestina Leĝodona Konsilio, laŭplane okazontaj en la 24-a de januaro 2010, kaj emfazis, ke la dato de la ĝenerala elektado ne estas ŝanĝota. Al tiu ĉi informo diversaj sektoj de Palestino, Israelo kaj Usono tuj donis malsamajn reagojn.

 

    Tiutage Mahmoud Abbas faris televidan paroladon en Ramallah. Li esprimis, ke li jam sciigis al la Palestina Liberiga Organizo kaj al la Centra Komitato de Fatah, ke li ne havas intencon esti kandidato en la sekva elektado de la Palestina Nacia Aŭtoritato.

 

    En la parolado Abbas reasertis, ke oni devas solvi la konflikton inter Palestino kaj Israelo laŭ koncernaj rezolucioj kaj vojmapa plano de UN kaj iniciato de arabaj landoj. Li diris, ke la israela registaro ignoras la pacan postulon kaj senĉese konstruas setlejojn por israelanoj, tio estas ĉefa kaŭzo, kial la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo restas senelira.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688