中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhang Yesui alvokas al Israelo plibonigi la humanisman situacion sur la palestina teritorio okupaciita
2009-11-05

 

    La 4-an de novembro ambasadoro Zhang Yesui, ĉina konstanta reprezentanto en UN, alvokis en la ĉefstabejo de UN al Israelo alpreni agadon por plibonigi la humanisman situacion sur la palestina teritorio okupaciita.

 

    Tion esprimis Zhang Yesui en la Ĝenerala Asembleo de UN, kiam li faris parolon ĉe la publika debato pri enketa raporto, proponita de la enketa grupo de UN por la Gaza-konflikto. Li diris, ke la ĉina registaro montras sian altan atenton pri la humanisma situacio sur la palestina teritorio okupaciita kaj esprimas sian profundan simpation al la palestina popolo en la sufero. Ĉinio komprenas la zorgon de Israelo pri la sekureco kaj ankaŭ sentas doloron pri morto kaj vundiĝo de israelaj civiluloj -- sed tio ne devus kaŭzi troan uzadon de perforto kaj malfeliĉigon de senkulpaj civiluloj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688