|
Lastatempe la Ĉina Asocio de Konstruaj Entreprenoj anoncis, ke Luban-premio por la ĉinaj bonkvalitaj konstruaĵoj de 2009 estas aljuĝita al la granda ponto Longmen super la Flava Rivero konstruita de la Ĉina Fervojo-Konstrua Akcia Limigita Korporacio. Tio estas la 20-a plej alta premio por la korporacio.
La ponto Longmen kun longeco de 4566 metroj estas la plej granda staja ponto super la Flava Rivero, kaj interligas la Xiyu-an ekspresan ŝoseon en Shaanxi-provinco kaj ekspresan ŝoseon en Shanxi-provinco.
(el la Ĉina Interreta Informa Centro)
Redaktoro: Zhao Xi
|