中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio firme oponas kontraŭ Dalai-lamao pro lia vizito al orienta parto de la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio
2009-11-04

 

    La 3-an de novembro respondante demandon pri baldaŭa vizito de Dalai-lamao al orienta parto de la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio, Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio serioze zorgas kaj firme oponas kontraŭ tio.

 

    Ma Zhaoxu diris, ke Dalai-lamao ofte entreprenas aktivadojn damaĝantajn rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, tamen lia komploto ne sukcesos. Antaŭ nelonge ĉefministroj de Ĉinio kaj Hindio faris bonan interparolon kaj atingis komunan konon pri kuna klopodado por akceli stabilan kaj sanan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj.

 

(el retejo CCTV)

Redaktoro: Zhao Xi





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688