中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hu Jintao sendis gratulan mesaĝon al Hamid Karzai pro lia reelektiĝo kiel afgana prezidento
2009-11-04

 

    La 3-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao sendis gratulan mesaĝon al Hamid Karzai pro lia reelektiĝo kiel afgana prezidento.

 

    En la mesaĝo Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Afganio estas amikaj najbaroj, kaj la amikaj kontaktoj inter la du popoloj havas longan historion; en la lastaj jaroj pro la kuna klopodo de la du flankoj Ĉinio kaj Afganio starigis inter si kompletan kunlaboran partneran rilaton, kaj puŝis la interrilatojn de la du landoj al la nova disvolva periodo; la ĉina registaro ĉiam respektas sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de Afganio kaj subtenas la socian sistemon kaj disvolvan vojon elektitajn de la afgana popolo kaj la klopodon faritan de la afgana popolo por realigi pacon kaj disvolviĝon de la lando.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688