中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio ellaboras planon pri preventado kaj kuracado de kronikaj malsanoj por sekvantaj 10 jaroj
2009-11-02

 

    La 31-an de oktobro s-ro Chen Zhu, ĉina ministro pri sano, diris en Pekino, ke nuntempe la Ministerio de Sano de Ĉinio ellaboras planon pri preventado kaj kuracado de kronikaj malsanoj por la sekvantaj 10 jaroj.

 

    En internacia forumo pri diabeto, s-ro Chen Zhu diris, ke en la saniga afero, Ĉinio urĝe bezonas starigi disvolvan strategion kaj celon kun ĉinaj trajtoj. Ĉinio faras ĉion eblan por redukti trionon de la morto-kvanto de gravedulinoj kaj akuŝintinoj ĝis la jaro 2015, plue malaltigi la morto-kvanton de infanoj malpli-ol-5-jaraj, kaj ĉiuflanke altigi la sannivelon de ĉinoj, por ke la meznombra vivdaŭro de la ĉinoj atingu 75 jarojn.

 

    Li montris, ke nuntempe en Ĉinio rapide progresas industriigo kaj urbanizado, multe ŝanĝiĝas la vivmaniero kaj pliiĝas la nombro de maljunaj loĝantoj, pro ĉio ĉi, la tipo de malsanoj deturniĝas al la kronika kaj neinfekta, tio elmetis gravan defion al medicino. La ĉina medicino devas preni preventon kiel la centron anstataŭ preni kuracon kiel la centron.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688