中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La internacia socio forte kondamnis la terorisman atakon en Kabulo
2009-10-30

 

    Frumatene de la 28-a de oktobro, taliban-aj armitoj atakis loĝejon de laborantoj de UN en Kabulo. Tio kaŭzis morton de 12 homoj, inkluzive de almenaŭ 6 laborantoj de UN. Samtage la internacia socio forte kondamnis la atakon.

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, esprimis "la plej fortan kondamnon" pri tio, ke Taliban mortigis laborantojn de UN "per malnobla kaj sovaĝa rimedo", kaj montris, ke Taliban evidente intencas detrui la dua-raŭndan prezidentan elektadon de Afganio.

 

    Ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN esprimis fortan kondamnon pri la atako kaj akcentis subteni la rolon de UN en Afganio.

 

    Kai Eide, speciala delegito de UN en Afganio, diris, ke la atako "absolute ne bremsos pluan partoprenon de UN en postmilita rekonstruado de Afganio".

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688