中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio alprenos pli da rimedoj por kuraĝigi kaj akceli la popolan investon
2009-10-29

 

    La 27-an de oktobro, respondeculo de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio diris, ke Ĉinio alprenos pli da rimedoj por kuraĝigi kaj akceli la popolan investon, stabile pliigi investon de la tuta socio, plene disvolvi la centran investon por ke ĝi ludu la gvidan rolon.

 

    La respondeculo diris, ke Ĉinio daŭre pliigos la helpon al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. La komisiono destinas 3 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.9 juanoj egalas al unu usona dolaro) el la centra investo por apogi memstaran kreadon, fuelo-ŝparadon kaj mediprotektadon kaj plibonigon de la kvalito de la produktaĵoj de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ĉinio perfektigos politikan leĝan sistemon kaj konstruos justan konkurencan merkatan kaj leĝan cirkonstancon por mezaj kaj malgrandaj entreprenoj.

 

    Li diris ankaŭ, ke por plene ludi sian gvidan rolon en la popola investado, la centra investo devas plue kliniĝi al la popola vivo, memstara kreado, fuelo-ŝparado kaj mediprotektado, harmonia disvoviĝo regiona, kaj aliaj malfortaj partoj de la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688