中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La libro Percepti Konfuceon akiris 30 kopirajtojn
2009-09-17

 

    En la 16-a Pekina Internacia Libra Foiro, la libro Percepti Konfuceon, verkita de s-ino Yu Dan, akiris 30 internaciajn kopirajtojn koncerne al 29 versioj en 21 lingvoj. La libro, tradukota en ĉefaj lingvoj, publikiĝos en plejparto de la mondo. Venontjare eldoniĝos diversaj versioj de la libro en fremdaj lingvoj.

 

    La Limigita Eldonejo Macmillan aĉetis la anglalingvan version de la libro kaj antaǔpagis 100 mil pundojn. Maje de la kuranta jaro la anglalingva versio de la libro Confucius from the Heart aperis kaj okazis la publika ceremonio de la anglalingva versio en la 37-a Londona Libra Foiro. Ĝis nun estis venditaj 15 mil ekzempleroj de la anglalingva versio.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688