Fosilioj de tiranosaŭro (Tyrannosaurus), la plej antikva en la mondo, kiun oni konas hodiaŭ, estis elterigitaj en urbo Chaoyang de Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio. Sciencistoj opiniis post unuapaŝa esplorado, ke tiu granda tiranosaŭro vivis en la kretacea periodo antaŭ 120 milionoj da jaroj, je pli ol 50 milionoj da jaroj pli frue ol la samspeculoj, kies fosilioj estis jam elterigitaj en norda Ameriko, Mongolio kaj aliaj lokoj. La tiranosaŭraj fosilioj malkovritaj en Liaoning ege valoras por scienc-esplorado pri origino, migrado kaj evoluado de tiranosaŭroj.
(Redaktoro: Liu Sigong ) |