中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinaj tibetologoj vizitas Kenjon

 Xirao Nima (dekstre) donacas Hada-on al Kilemi Mwiria.
    La 24-an de aǔgusto Kilemi Mwiria, vicministro de alta eduko intervidiĝis kun delegacio de ĉinaj tibetologoj vizitanta Kenjon. Ili interŝanĝis opiniojn pri tibetologio, multnacieco kaj eduka kunlaboro.

 

    Xirao Nima, estro de la delegacio konigis al kenjaj oficistoj aǔtonomecon de naciminoritataj regionoj kaj politikojn pri multnacieco. Li diris, ke Ĉinio estas lando kun multaj naciminoritatoj. Kiel raciigi la rilatojn inter la malsamaj nacioj por ke ili harmonie kunekzistu estas tre grava afero. Ĉinio volontas intensigi interŝanĝon tiuflankan kun Kenjo, kaj la du landoj povas lerni sperton unu de la alia.

 

    Mwiria alte taksis la amikajn rilatojn inter la du landoj. Li diris, ke oftiĝas kontraǔdiroj kaj konfliktoj inter la triboj en Kenjo, tial kiel realigi internan unuecon estas grava problemo por Kenjo. Kenjo esperas fari esploron kune kun Ĉinio en tiu flanko por ke la du popoloj bone konstruu ĉiu sian landon.

 

    La delegacio atingis Najrobion, ĉefurbon de Kenjo en la 23-a, kaj intervidiĝis kun kenjaj parlamentanoj kaj aliaj altranguloj en la 26-a.

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688