中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Inaŭguriĝis la 11-a Ĉina Internacia Mediprotekta Ekspozicio

    La 3-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la 11-a Ĉina Internacia Mediprotekta Ekspozicio, kaj en ĝi partoprenas ĉ. 600 en- kaj eksterlandaj entreprenoj. Kun la temo "energi-ŝparo, ellasaĵ-redukto kaj harmonia disvolvo", la ekspozicio sin lokas en ses haloj, t.e. du haloj pri enlanda kontraǔpoluo, du internaciaj haloj kaj du haloj pri energia ŝparo.

 

    Dum la eksponado okazos prelegoj pri politikoj de mediprotekta industrio, disvolvo de mediprotekta industrio, kunvenoj por prezenti progresintajn teknikojn kaj produktaĵojn, teknikaj interŝanĝoj inter en- kaj eksterlandaj entreprenoj, fakaj forumoj, intertraktoj k.a.

 

    La ekspozicio estas unu el la agadoj por la 38-a Internacia Media Tago, kiu okazas en la 5-a de junio. La ĉina temo por la ĉi-jara Internacia Media Tago estas "agu por redukti poluon".





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688