中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Akompana satelito de Shenzhou-7 telesendis pli ol mil fotojn

    La 5-an de oktobro respondeculo de la spac-aplika sistemo de la ĉina homoporta spaconaŭtika projekto informis, ke la akompana satelito de Shenzhou-7 plenumis la unuaperiodan taskon de spaca observado kaj telesendis pli ol mil fotojn de la kosmoŝipo en malsamaj anguloj al la tero. Ĉiuj fotoj estas klaraj kaj kompletaj.

    La akompana satelito estis lanĉita je la 19-a horo kaj 24 minutoj de la 27-a de septembro. Por Ĉinio tio estas unuafoja eksperimento de malgranda satelito akompananta kosmoŝipon. La satelito celas kamerai kaj foti la kosmoŝipon kaj videoregistri la eksterkajutan aktivadon de kosmonaǔtoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688